Suzuran-kendoo Supoocu Ŝonendan
Asahikawa, Hokkaido, Japanio
PAĜO EN ESPERANTO
Kendoo -- japana skermado
Unue, mi pardonpetas de vi, ke mi ne estas kendoo-isto, sed nur unu administranto de kendoo-a grupo por geknaboj. Niaj du gefiloj estas kendoo-istoj. Ili komencis la sporton antaŭ ok jaroj, kiam nia filino estis ok-jaraĝa kaj filo ses-jaraĝa. Ankaŭ unu juna usonano estas membro de nia grupo.
Mi pensas, ke la plej bona punkto de kendoo estas, ke ĝi estas la sporto "sen-aĝa". Estas kendoo-istoj de tri- aŭ kvar-jaraĝaj geknaboj ĝis pli ol okdek-jaraĝaj gemaljunuloj. Mi konas multajn gekendoo-istojn, kiuj komencis ĝin pli ol kvardek- aŭ kvindek-jaraĝaj. (Sed mi bone komprenis ke mi ne estas malbona sportisto. Tial mi ne komencis la sporton.)
Alia bona punkto estas: La sporto enhavas "japanan malnovan koron". Kiam finiĝis la matĉo, la venkinto absolute devas ne montri sian ĝojon en la ludejo. Se la kendoo-isto agus tiel, li perdus sian poenton. Kontraŭe, multaj alaj sportistoj esprimas sian ĝojon kiam ili gajnas la ludon (eĉ en internacia ĵudo!)
Mi deziras ke multaj alilandanoj komencos kendoo-n.
A.Y.
por "Japanio Kalejdoskorpe" de Japana Esperanto-Instituto 2007
Gvidpaĝo (japane)
Hejmo (japane)
Retletero (japane)